Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

En la manĝejo aŭ en alilokoj
Rigardi la mallarĝan vulpsimilan
Vizaĝon de Modred’, aŭ la rideton
Kiu la koron kaŝas, aŭ l’okulojn
Neŝanceliĝajn, grizajn; kaj, de tiam
La Potenculoj kiuj pri l’animo
Zorgadas por difendi ĝin de l’morto
Senmorta, kaj ĝin savi en la horoj
Teruraj, ŝin ĉagrenis kaj turmentis.
Tre ofte, dum kvietaj noktaj horoj
Apud la Reĝo pace elspiranta,
Vizaĝoj tre malbelaj venis kontraŭ
Kaj malaperis; aŭ la konfuziga
Anima tim’, simile al la bruo
Malcerta de krakantaj pordoj, kiun
Gardant’ en fantomplena domo aŭdas,
(Kie postsignoj de mortigo restas)
Sendorman tenis ŝin: kiam ŝi dormus
Ŝi tre terure sonĝus, Tiam ŝajnis
Ke je la sunkuŝiĝo ŝi staradas
Sur vasta ebenaĵo, kaj de l’suno
Al ŝi rapidas io malbelega,
Kaj ĝia ombro antaŭiras, fine
Tuŝante ŝin: kaj tiam ŝi sin turnis,
Kaj jen! eĉ ŝia ombro, larĝiĝinta
El la piedoj, ankaŭ nigriĝinta,
La tutan landon glutas, kaj ekbrulas
La malproksimaj urboj. Kaj, kriante,
Vekiĝis ŝi. Sed tiuj turmentegoj