Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ne ŝin forlasis, sed ja plimultiĝis,
Ĝis la vizaĝo klara de la Reĝo
Senkulpa, kaj fidemaj ĝentilecoj
De la vivado hejma, veneniĝis.
Do, fine, diris ŝi al Lanceloto,
“De tie-ĉi foiru vian landon,
Ĉar se vi restos, ni kunvenos ree,
Kaj se ni rekunvenos, tiam ia
Malbona sort’ malkaŝos la skandalon
Nun fumetantan, kaj ĝin ekbruligos
Antaŭ la Reĝ’, kaj antaŭ la popolo.”
Kaj ĉiam li promesis, sed restadis.
Kaj ofte ili rekunvenis. Tiam
Ŝi diris “Lancelot’, se vi min amas,
De tie-ĉe foriru.” Tial ili
Decidis ke en ĝusta nokto, kiam
La bona Reĝo ne ĉeestos tie,
Kunvenos ili por adiaŭ fina.
Kaj ili, je pasio palaj, venis,
Salutis, kaj kun manoj kunplektitaj,
Kaj kun okulo al okul’, sidiĝis
Sur la randet’ malalta de l’ kuŝejo,
Rigardegante ambaŭ, balbutante.
Adiaŭ fina kaj freneza estis!
Sed apud la piedo de la turo,
Modredo siajn atestontajn homojn
Kondukis, kaj kriante plenavoĉe,
“Elvenu, perfidulo, ĉar vi fine
Kaptita estas,” vekis Lanceloton.