Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la kato.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas katon por kapti muson—muson por grati buteron—buteron por ŝmiri la piedojn de hundo—hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por malsekigi ŝtonon—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros min, diris la kato, ĝis kiam vi akiros lakton por mi.

Li trafis la bovinon.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la bovino.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas lakton por kato—katon por kapti muson—muson por grati buteron—buteron por ŝmiri la piedon de hundo—hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por malsekigi ŝtonon—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros lakton el mi, ĝis kiam vi akiros fojnon de la garbisto.

Li trafis la garbiston.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la garbisto.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas fojnon por bovino—bovinon por doni lakton por kato—katon por kapti muson—muson por grati buteron—buteron por ŝmiri la piedon de hundo—hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por malsekigi ŝtonon—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros fojnon de mi, diris la garbisto, ĝis kiam vi akiros kukon por mi de la knedistino.

Li atingis la knedistinon.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la knedistino.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas kukon por la garbisto—fojnon por la bovino—lakton por la kato—katon por kapti muson—muson por grati buteron—buteron por ŝmiri la piedon de hundo—hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por malsekigi ŝtonon—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros kukon de mi ĝis kiam vi ĉerpos akvon por knedi ĝin.

— Kiel mi ĉerpos akvon? Ne estas vazo krom la kribrilo.

Muraĥo akiris la kribrilon. Li atingis la akvon, sed ĉiu guto, kiun li metis en la kribrilon, trairis. Korniko flugis super lia kapo, kaj grakis: “grak—grak—grak—stultuleto, stultuleto. Sternu argilon sur ĝin!”

Muraĥo sternis argilon sur ĝin, kaj li alportis akvon al la knedistino — li alportis kukon de la knedistino al la garbisto—fojnon de la garbisto al la bovino—lakton de la bovino al la kato—katon por kapti la muson—muson por grati la buteron—buteron por la piedoj de la hundo—hundon por ĉasi la cervon—cervon por tranaĝi la akvon—akvon por malsekigi la ŝtonon—ŝtonon por akrigi la falĉilon—falĉilon por falĉi la kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis lian parton de la frukto.

Kaj kiam Muraĥo revenis, Minaĥo ĵus krevis.

Trad. Angus M’Callum.
***


La nuna militiro kontraŭ malŝparecemo ne povas montri ian ekonomion egalan al tio de certa skoto, kiu aranĝis edziĝi kaj faris la necesajn antaŭpagojn. Ne multaj tagoj antaŭ la edziĝfesto li vizitis la pastron kaj demandis, ĉu estos eble ŝanĝi la nomon de la junulino, ĉar nun li deziras edziĝi kun la fratino de sia fianĉino kaj ĉiuj partioj agrable konsentas.

La pastro respondis, ke la dokumentoj restas neŝanĝeblaj, sed plue diris, ke oni povus liveri novajn dokumentojn pro pago de dek ŝilingoj.

“Nu, nu!” kviete parolis la skoto. “Plej bone estos ne ŝanĝi. Mi devos edziĝi kun ŝi!”

A. L.