Kiam ili aludis al la preĝo, mi ekĝemis al ĉielo kaj petis pardonon kaj helpon, kaj sammomente mi vidis lumon en la malproksimeco, kio fariĝis, ho, tiel bela! Dum ĝi alproksimiĝis, miaj kunuloj komencis malvidebliĝi kaj estis malaperantaj ; kaj tuj la Lumanto celis nin trans la kastelon; je tio ili delasis min, kaj forlasante, ili sin turnis al mi kun infera rigardo ; kaj se la anĝelo ne estus subteninta min, mi estus tute dispecigita.
Trad. G. RHYS GRIFFITHS.
Kantoj de la Nordo
La Skaja Boatkanto.
(Skye Boat Song.)
Iru boat', kiel bird' en flugad'
El nia sabla kaj',
Portu la princon mem en irad'
Sur la ondar' al Skaj'.
Bruas tondrad', blovas venteg'
Saltas la ondegar',
Haltas en tim' pro la muĝeg'
Nia malamikar'.
Iru boat', k.t.p.
Ĉe la boat' muĝas la mar'
Karlo[1]ne timis ĝin
Lia lulil' estos l' ondar'
Kaj Flora [2] gardos lin.
Iru boat', k.t.p.
Granda homar', plena de fort'
En la batalmaten',
Antaŭ vesper', jam en la mort'
Kuŝis sur Kuloden'. [3]
Iru boat', k.t.p.
Ne staras plu nia hejmar'
Kaj dispeliĝis ni.
Tamen al ni, sia anar'
Karlo revenos li.[4]
Iru boat', k.t.p.
Trad. Agnes B. Deans.
Revenu Vi
(Turn ye to me.)
La steloj brilas glore, glore,
Ho ro Mhairi dhu,[5]revenu vi:
La mevo murmuras plore, plore,
Ho ro Mhairi dhu, revenu vi
Muĝas malvarma vent' sur ĝia krest' ,
Sed varma plumar' kuŝas en ĝia nest',
Ŝirmejo dum ventblovad'
Kaj dum la neĝfalad';
Ho ro Mhairi dhu, revenu vi.
La ondoj ŝaŭmas pace, pace,
Ho ro Mhairi dhu, revenu vi.
La mevo ĝemadas lace, lace,
Ho ro Mhairi dhu, revenu vi.
Plu ne ĝemadu, vi bird' de la mar';
Ĉar hejmon vi havas sur alta rokar'.
La ondoj karesas vin,
Nur tombo vokas min,
Ho ro Mhairi dhu, revenu vi.
Trad. Agnes B. Deans.
La Butikisto
— Mi volas aĉeti du neluksajn blankajn naztukojn, mi diris al la butikisto.
— Bonan matenon, sinjoro. Belega vetero, sinjoro, ĉu ne? li diris.
— Jes,—mi deziras du blankajn neluksajn naztukojn.
Li rigardadis ravate kelkajn flavajn ŝtrumpetojn.
— Mi tute povas rekomendi ĉi tiujn. ... Li restis nemovebla.
Mi vidis ĝoje, ke mia deziro pri naztukoj ekpenetras al lia cerbo.
— Naztukojn, vi diris? li demandis.
— Jes, mi ripetis firme—naztukojn.
Liaj manoj ekmoviĝis en la direkto al kesteto de koltukoj, sed li ekvidis mian severan rigardadon kaj la danĝero deturniĝis.
Kun memevidenta malinklino li malfermis kesteton enhavantan— kolumojn.
Mi forkuris.
H. C. Davis