Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bonan sorton, kaj menhiro[1] kies altan supron oni devas tuŝi dum la nokto de sankta Johano, por fariĝi ne atakebla de la malbonsorto !

La Bretonoj estas ĝenerale malmulte kulturitaj laŭ la kutima senco de la vorto, sed dank’ al la speciala vivo de la plimulto el la enloĝantoj, kiuj vojaĝas multe kiel maristoj ĉiuspecaj, oni ne povas diri, ke mankas al ili la kulturo ! Oni precipe kulturas la imagemon, kiu de naskiĝo estas jam tre forta. Tio multe dependas de la apudesto de la mistera maro, kaj ambaŭ de la konformo de la lando. Ĝi estas tre ondiĝanta. Ne ekzistas altaj montoj sed ĉie ekzistas restaĵoj de malnovaj fortikaj kasteloj, ĉirkaŭitaj de fosaĵoj nomitaj “douves,” kies tero estas elĵetita ĉirkaŭen kaj formas naturan remparon; altâjoj nomataj “tertre,” kiuj kovras eble restaĵojn de plej altaj potencoj de niaj prauloj, kutime apud lago kies akvoj turnigas la radojn de muelilo. Kelkaj el tiuj montetoj estas kelcent metrojn altaj, kaj nune kovritaj per stipoj kaj ilekso, tiel ke estas vera sporto atingi ilian supron. De tie oni tamen malkovras tiajn horizontojn, ke oni venkas ĉiujn malfacilaĵojn por ilin atingi.

Kio pruvas, ke en nia kara landeto la popolo ne estas malpli kulturita ol en iu alia regiono de Franclando, estas ke Bretonlando donis tiom da scienculoj aŭ artistoj ĉiuspecaj kiel alia regiono ! Sed estas rimarkinde, ke ili estas preskaŭ ĉiam mistikuloj, kiuj sin ĵetis en la batalon por siaj ideoj nekalkulante pri la ebleco

de malbona rezulto por ili;

  1. men-hir, longa, alta ŝtono, iama ekpozejo por montri al ĉiuj la al dioj oferotan virginon, oni diras.