Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Senlanga Pasero

Antaŭ nekalkuleblaj jaroj vivis maljunulo kun sia edzino. La maljunulo, kiu havis bonegan koron, havis junan paseron, kiun li nutradis tre ameme. Sed lia edzino estis malafabla kaj kruela maljunulino, kaj unu tagon, kiam la pasero estis manĝinta iom da pasto, per kiu ŝi estis amelonta sian tolaĵon, ŝi estis tiel kolera, ke ŝi fortranĉis la langon de la pasero kaj elpelis la birdeton. Kiam la maljunulo revenis de la montetoj kaj trovis, ke la birdo estis forfluginta, li demandis, kie ĝi estas; la maljunulino respondis, ke ŝi fortranĉis ĝian langon kaj ĝin elpelis, ĉar ĝi estis ŝtelinta ŝian amelpaston. Aŭdinte tiun ĉi kruelan rakonton, la maljunulo malĝojis treege kaj pensis en sia koro: „Ho ve! kien mia birdeto iris? Kompatinda birdeto! Kompatinda malgranda senlanga pasero! Kie estas via nuna hejmo?“ Kaj li vagis de loko al loko serĉante sian dorlotiton kaj kriante: „Kie estas ia senlanga pasero?“

Unu tagon, ĉe la piedo de ia monto, la maljunulo renkontis la perditan birdon; kaj kiam ili estis gratulintaj unu la alian pro bonfarto, la pasero kondukis la maljunulon al sia hejmo kaj prezentis lin al sia edzino kaj paseridoj,