Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

metis antaŭ li ĉiujn specojn de frandaĵojn kaj regalis lin tre gastame. Fine, la maljunulo diris, ke li devas iri hejmen; kaj la birdo, prezentante al li du salikajn korbojn, petis lin, ke li kunportu ilin kiel disiĝdonacon. Unu el la korboj estis peza kaj la alia estis malpeza; tial la maljunulo dirante, ke, ĉar li estas maljuna kal malforta, li volas nur akcepti la malpezan korbon, metis ĝin sur sian ŝultron kaj foriris, lasante la paserfamilion ĉagrenanta pro lia foriro.

Kiam la maljunulo alvenis hejmen, la virino tre kolere komencis riproĉegi lin, dirante: „Nu, kie vi estas tiujn ĉi multajn tagojn? Beleta afero ja, vagi en via aĝo!” „Ho! li respondis, mi vizitis la paseron; kaj kiam mi foriris, ĝi donis al mi tiun ĉi salikan korbon kiel disiĝdonacon.” Tiam la geedzoj malfermis la korbon por vidi, kion ĝi enhavas. Jen estis la korbo plena de oro kaj arĝento kaj aliaj multekostaj objektoj! Kiam la maljunulino, kiu estis tiel avida kiel malafabla, vidis la tutan riĉaĵon etenditan antaŭ ŝi, tuj ŝi ŝanĝis sian riproĉegantan manieron kaj ne povis kontroli sian ĝojon. „Me ankaŭ iros kaj vizitos la paseron,” ŝi diris, „kaj ricevos beletan donacon.”

Ŝi demandis la edzon pri la vojo al la domo de la pasero kaj ekiris por sia vojaĝo. Fine ŝi renkontis la senlangan paseron, kaj ekkriis: — „Bonrenkontita! bonrenkontita! Sinjoro