Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pasero! Mi longe atendis havi la plezuron vin vidi.” Tiamaniere ŝi penis flati kaj delogi la paseron per dolĉaj paroloj. La birdo estis devigata inviti la maljunulinon al sia hejmo; sed ĝi ne regalis ŝin kaj diris nenion pri disiĝdonaco. Ŝi tamen demandis pro io por kunpreni kun si kiel memoraĵon de sia vizito. Tial la pasero prezentis du korbojn, kiel antaŭe, kaj la avida maljunulino, elektinte la pli pezan el ili, forportis ĝin kun si. Sed kiam ŝi malfermis la korbon, ĉiaj specoj de koboldoj kaj feinoj elsaltis el ĝi kaj komencis turmenti ŝin.

Sed la maljunulo adoptis filon, kaj lia familio fariĝis riĉa kaj prospera. Kia feliĉa maljunulo!

Tradukis Dro E. Asada
(El „Japana Esperantisto”, N-o 4, 1907.)


————————