Spegulo de Matsujama
La Famila Rakonto de Mezepoka Japanujo
Antaŭ tre longe en malnova Japanujo vivis
en vilaĝo Matsujama de Echigo, tre malproksima
provinco, geedzoj, kiuj jam de kelkaj
jaroj kunvivadis kaj estis benitaj per beleta
filineto. Tiu ĉi estis la ĝojo kaj fiero de iliaj
vivoj, kaj en ŝi ili trovis senfinan fonton de
feliĉo por sia maljuna aĝo.
Plej feliĉaj tagoj en ilia memoro estis tiuj, kiuj signis ŝian kreskadon de infaneco; la vizito al la templo[1] post cent tagoj de ŝia naskiĝo, kiam la fieranta patrino kunportis ŝin, vestitan per ceremonia kimono, por esti metata sub la patronecon de la familia dio; jen ŝia unua pupofesteno[2], kiam la gepatroj donis al ŝi aron da belaj pupoj kaj iliajn malgrandajn apartenaĵojn; kaj la plej memorinda okazo el ĉiuj, en ŝia kvina naskotago, kiam ŝia unua obi (larĝa zonrubando) el skarlata orŝtofo estis ligata
ĉirkaŭ ŝia talieto, kio signifas ke ŝi transpasis