Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la eniran sojlon de knabineco. Nun ŝi estas sepjara kaj parolas kaj servas al la gepatroj en ĉiuj tiuj beletaj manieroj, tiel karaj al amantaj gepatroj; al ilia feliĉeco ja nenio mankas, ĝi estas kiel aŭtuna plenluno.

Unu tagon ekscitaĵo okazis en la familio pro tio, ke la patro estis subite alvokita al la ĉefurbo pro siaj aferoj. En nunaj tagoj de fervojoj kaj vaporŝipoj oni nur malfacile imagas, kion signifis tiam vojaĝo de Matsujama al Kioto. La vojoj estis malbonaj, kaj ordinara popolo devis vojiri per siaj propraj piedoj, ĉu cent mejlojn, ĉu mil mejlojn. Ja en tiuj tagoj iri al la ĉefurbo estis tiel granda entrepreno kiel nun vojaĝi al Eŭropo de Japanujo.

La edzino estis tre maltrankvila, dum ŝi helpis la edzon en preparado por la longa vojaĝo, pensante kian malfacilan taskon li havas. Vane ŝi deziris, ke ŝi povu akompani lin, sed la malproksimeco estis tro granda por la patrino kaj la filino, kaj krom tio estis la devo de edzino, zorgi pri la hejmo.

Ĉio estis preta fine, kaj la edzo staris ĉe la vestiblo kun sia malgranda familio.

„Estu trankvila, baldaŭ mi revenos,“ li diris. „Dum mi forestos, zorgu pri ĉio, speciale pri nia infaneto.“

„Jes, ĉe ni ĉio estos bona — sed vi — vi devas zorgi pri vi mem kaj ne malfrui unu