Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tagon en reveno,“ diris la edzino kun larmoj falantaj.

La filineto sole estis ridetanta, ĉar ŝi ne konis la malĝojon de disiĝo, kaj ankaŭ ne sciis, ke vojaĝo al la ĉefurbo estas tute malsama al vizito en la vilaĝo proksima, kiun la patro tre ofte faras. Ŝi kuretis al li kaj prenis lian manikon por reteni lin momenton.

„Paĉjo, mi estos tre ĝentila, dum mi atendos vin revenantan; mi do petas, alportu al mi donacon.“

Kiam la patro turniĝis, por havi la lastan rigardon al la ploranta edzino kaj al la ridetanta, havema filineto, li sentis kvazaŭ iu lin retiras per la haroj, kaj tial estis malfacile por li forlasi ilin, ĉar ili neniam disiĝis unu de la alia. Sed li sciis, ke li devas iri, ĉar la alvoko estis ordona. Per granda peno li ĉesis pensi, kaj decide turniĝante li rapidis tra la malgranda ĝardeno kaj eksteren de la pordego. La edzino, portante la filineton en siaj brakoj, kuris al la pordego kaj rigardadis lin, kiam li iris sur la vojo inter la pinarboj, ĝis kiam li tute malaperis en la nebuleto malproksima.

„Nun paĉjo estas foririnta, ni ambaŭ devas esti zorgemaj pri ĉio ĝis paĉjo revenos,“ diris la patrino, kiam ŝi eniris en la domon.

„Jes, mi estos tre ĝentila.“ diris la knabino, farante kapsignojn, „kaj kiam paĉjo revenos,