Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diru al li, ke mi estis tre ĝentila, kaj tiam eble li faros al mi donacon.“

„Paĉjo certe alportos al vi ion, kion vi tre deziras havi. Mi estas certa, ĉar mi petis lin ke li havigu al vi pupon. Vi devas pensi pri paĉjo ĉiutage, kaj preĝi pro lia bona vojaĝado.“

„Ho, jes, kiam paĉjo estos reveninta hejmen, kiel feliĉa mi estos,“ diris la knabino, interfrapante la manojn, kaj ŝia vizaĝo heliĝis kun ĝoja penso. Ŝajnis al la patrino, kiam ŝi rigardis la vizaĝon de la filineto, ke ŝia amo al ŝi fariĝas pli kaj pli profunda.

Tiam ŝi komencis laboradon por prepari la vintrajn vestaĵojn de la familio. Ŝi ŝpinadis fadenon per radŝpinilo, antaŭ ol ŝi teksadis la ŝtofojn. Dum sia laborado ŝi gvidis la ludadojn de sia filineto kaj instruis ŝin legi malnovajn rakontojn de sia provinco. Tiamaniere la edzino trovis konsolon dum la solecaj tagoj de la forestado de sia edzo. Dum la tempo tiel pasis rapide en la kvieta hejmo, la edzo finis siajn aferojn kaj revenis.

Ne estus rekoninta lin iu, kiu antaŭe ne konis lin tre bone. Li vojiradis tagon post tago, elmetadis sin al ĉiuj veteroj dum tuta monato, kaj estis brunigita bronzkolore, sed liaj amataj edzino kaj filineto lin konis tuj ekrigardante; ili alkuris renkonti lin de ambaŭ