Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

flankoj, kaj ĉiu prenis unu el liaj manikoj dum ilia varma salutado. Ambaŭ la edzo kaj edzino ĝojegis revidi unu la alian bonstatan. Ŝajnis tre longa tempo al ili ĉiuj, ĝis liaj pajlosandaloj estis malligitaj; lia larĝa ombrel-ĉapelo estis forigita per helpo de la edzino kaj filineto, kaj li sidiĝis ree inter la familio en sia malnova ĉambro, de kiu li forestis tiel longe.

Tuj kiam ili sidiĝis, la patro malfermis bambuan korbon, kiun li alportis kun si, kaj elprenis belan pupon kaj lakitan skatoleton plenan de kukoj, kaj diris al la filineto:

„Jen, donaco por vi! Ĝi estas rekompenco pro via bona zorgado pri panjo kaj pri la hejmo dum mia forestado.“

„Dankon, paĉjo!“ diris la knabino, farante riverencon, kaj elmetis siajn manojn kun streĉitaj fingretoj por ricevi la pupon kaj la skatoleton, kiuj ambaŭ, venintaj el la ĉefurbo, estis pli belaj ol ĉio, kion ŝi vidis antaŭe. Neniaj vortoj povas esprimi, kiel ĝojis la knabineto — ŝia vizaĝo ŝajnis kvazaŭ fandiĝi pro ĝojo, kaj ŝi ne havis okulojn nek penson pri io alia.

Ree la edzo serĉis en la korbo, kaj elprenis tiun ĉi fojon kvadratan skatoleton el ligno, zorge ligitan per ruĝa kaj blanka fadeno, kaj metante ĝin en la manon de la edzino, li diris:

„Jen, tio ĉi estas por vi!“