Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al ŝi. Ŝi estis ankaŭ tre danka pro tiu altvalora donaco de sia edzo.

„Se la spegulo reprenzentas mian koron, mi certe ĝin estimos kiel altvaloran posedaĵon, kaj neniam uzos ĝin malzorgeme.“ Kaj ŝi remetis ĝin en la kesteton kaj tenis en sia kofro. La edzino, vidante ke ŝia edzo estas tre laca, iris prepari vespermanĝon, kaj servis al li kun ĉiu komfortigo, kiun ŝi povis prezenti. Ŝajnis al la familieto, kvazaŭ ili ne konis veran feliĉon antaŭe, tiel ĝojaj estis ili, revidante unu la alian en tia bonfarto. Tiun ĉi vesperon la edzo multe parolis pri sia vojaĝo kaj pri ĉio, kion li vidis en la granda ĉefurbo.

Forpasis la tempo ĉe la paca familio, kaj la gepatroj vidis, ke iliaj plej fervoraj esperoj estis realigataj, kiam ilia filineto fariĝis bela knabino deksesjara. Kiel juvelo senkompare karega estas tenata en la mano de sia fieranta posedanto, tiel ili ŝin elnutris kaj edukadis kun senĉesaj amo kaj zorgo; nun iliaj penoj estis pli ol duoble rekompencitaj. Kia helpo ŝi estis al la patrino, kiam ŝi ĉirkaŭiradis en la domo por plenumi sian parton de la mastrumado, kaj kiel kontenta la patro estis, kiam ŝi ĉiutage memorigis al li la patrinon en ŝiaj unuaj edzecaj tagoj.

Sed, ho ve! en tiu ĉi mondo nenio restas senfine bona. Al la luno malhelpas nubo, floroj