Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

disfalas pro vento. La feliĉo de tiu ĉi familio fine estis rompita per granda malĝojo. La bona patrino, ĝentila edzino fariĝis malsana.

En la komenco de ŝia malsaneco la patro kaj filino pensis, ke ĝi estas simpla malvarmumo. Sed la tagoj pasis kaj la patrino neniam resaniĝis. La kuracisto estis embarasita kaj spite de ĉio, kion li provis, la malsanulino ĉiutage fariĝis pli kaj pli malforta. La patro kaj filino estis frapataj de timo, kaj tage kun nokte la knabino neniam foriris de apud la patrino. Tamen la vivo de la malsanulino ŝajnis tute senespera.

Unu tagon, kiam la filino sidis apud la patrino kiel kutime, tiu ĉi leviĝetis sur la kuseno, kaj prenante ŝian manon rigardis serioze kaj ame en ŝiajn okulojn. La spirado de la malsanulino estis pena, kaj ŝi parolis kun malfacilo:

„Filineto mia, mi certiĝis, ke jam nenio povas min savi. Kiam mi estos mortinta, estu fidela zorgantino al via kara patro kaj estu ĉiam bona, ĝentila virino!“

„Ho, patrino,“ diris la knabino kun larmoj elfluantaj, „ne parolu tiajn aferojn. Ĉio, kion vi devas pripensi, estas rapida resaniĝo, kiu alportos grandan feliĉon al la patro kaj mi.“