Ĉi tiu paĝo estis validigita
Klariga Antaŭparolo
Tiu ĉi kajero enhavas Japanajn fabelojn
kaj rakontojn de divesaj Japanaj tradukintoj.
Ĉiuj tradukoj aperis en „Japana Esperantisto”
de 1907 ĝis 1909, sed la teksto de „Uraŝima”
estas parte ŝanĝita, kaj la aliaj ankaŭ zorge
reviziitaj kaj korektitaj. La enhavo estas:
- Taglibro, tradukita de Sh. Minakami.
- Du Sake-Vendistoj, tradukita de J. Kimra.
- Senlanga Pasero, esperantigita de Dro E. Asada.
- Edziniĝo de Ratino, esperantigita de K. Kajiwara.
- Spegulo de Matsujama, esperantigita de Ĉif Toŝio.
- Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga, tradukita de K. Nohara.
- Uraŝima, esperantigita de Ĉif Toŝio.
„Taglibro” estas nuntempa prozaĵeto, verkita
de Nakagawa, premiita kuj publikigita de la
ĵurnalo Yorozu Choho en 1908. Ĝi ne estas
modela ĉefverko, sed per ĝi oni povas ekvidi
la nunan stilon de Japanaj prozaĵoj. „Du Sake-Vendistoj”
estas humoraĵo de Tokuchi Koodo,