Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tie ĉi konata, maljuna novelisto. „Senlanga Pasero” kaj „Edziniĝo de Ratino” ambaŭ estas tre popularaj fabeloj de l’ moderna tempo. „Spegulo de Mastujama” estas mezepoka familia rakonto, sed la esperanta traduko devenas de la nuntempa verko de Sazanami Sanĵin.

La du ceteraj rakontoj estas ĉerpitaj el la plej malnova fonto de la Japana literaturo. Tamen unu diferencas de la alia per tio, ke „Uraŝima” estas modernigita reproduktaĵo de la malnova legendo, dum „Gemo Alfluiga kaj Gemo Forfluiga” estas rekta traduko de tiu antikva literaturaĵo.

La Uraŝima-legendo estas unu el la plej malnovaj kaj plej disvastigitaj popollegendoj de la nacio; ĝia unu priskribo sin trovas en Nihon Ŝoki, grava historia verko de Japanujo, skribita en la antikva Ĥina lingvo kaj aperinta en la jaro 719. Tango Futoki (Loka Kroniko de Tango Provinco), kiu aperis iom pli malfrue ol Nihon Ŝoki, enhavas kompletan kaj tre belstialn rakonton pri Uraŝima, kaj en Man-yo-ŝu, la plej malnova poeziaro, aperinta je la fino de l’ oka jarcento, ankaŭ troviĝas poemo pri Uraŝima. Tiuj tri skribaĵoj estas la plej malnovaj kaj originalaj. De tiu tempo, en la daŭro de mil ducent jaroj la legendo disvolviĝis kaj disvastiĝis, ĝi aperis en diversaj formoj en romano, en dramo, en poezio, en popola kanto kaj en infana legaĵo.