Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Gemo Alfluiga kaj Gemo Gemo Forfluiga” estas elprenita el Nihon Ŝoki, kaj la sama legendo troviĝas ankaŭ en Koĵiki, la plej malnova historio de Japanujo, verkita en la Japana lingvo per Ĥinaj literoj (ĉar tiam ankoraŭ ne ekzistis la Japanaj literoj „Kana”) kaj aperinta en jaro 711, t. e. 8 jarojn pli frue ol Nihon Ŝoki.

La legantoj vidos, ke inter tiuj ĉi du legendoj ekzistas multaj interesaj koincidoj; ekzemple: ambaŭokaze la ĉefpersono estis fiŝkaptisto, kaj li iris al la Mara Palaco per neordinaraj vojo kaj maniero. Ambaŭokaze en la Mara Palaco estis bela fraŭlino, tiu ĉi enamiĝis kun la vizitanto, ili kunvivadis iom da tempo, kaj poste la viro sopiris por sia hejmo kaj fine revenis hejmen. Ambaŭokaze la viro reveninta hejmen ĵurrompis kontraŭ la virino, kaj pro tio ilia ligiteco estis por ĉiam perdita.

Resume la du legendoj estas samformaj kaj samfamiliaj; ili apartenas al la mondvastigita mito, kiu rakontas pri edziĝo de homo kun dio (tie ĉi „dio” signifas ian supernaturan aŭ nenaturan estaĵon), kaj similaj legendoj troviĝas multaj en preskaŭ ĉiuj partoj de la mondo. Aliflanke tamen ni povas diri, ke tiuj du legendoj apartenas al la mito, kiu priparolas restadon de homo en dilando (ne postmorta). Legendoj de tiu ĉi kategorio ankaŭ estas dissemitaj tra la mondo, sed precipe inter Ĥinaj