Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Taglibro
De Nakagawa

Okamura forĵetas la plumon al muro.

Kion! Kion mi faras skribante tiajn malverojn! Kion do mi faras skribante malveran taglibron!

Se ĝi estus romano… sed, kiel utilas malvera taglibro? Kia estis la vetero aŭ kiu min vizitis, tio ne meritas mencion en mia historio. Tamen mi neniel povas skribi tion, kion mi vere sentis kaj vere ekpensis. Imagu, ke mi skribis tion, se miaj amikoj okaze eklegus tiun ĉi taglibron, mi pro honto plu ne kuraĝus revidi ilin. Krome, kiu povas certigi, ke ĝi ne estos alportata de ia hazardo en la manon de mia edzino? Se ŝi ekvidos miajn malkaŝitajn konfesojn, ho, kion ŝi diros? kion ŝi faros?

Mi, malsaĝulo? Ĉe mi la konscienco kaj la pasioj neniam akordiĝas. Mi komprenas, ke mi devas ion fari, sed mi tion ne povas plenumi. Mi bone konscias, ke ekpensite tiajn malnoblajn aferojn mi estus malinda kiel homo, kaj ne povus vivi kiel edzo, sed mi ĉiam vokas al mi nedireble malnoblajn pensojn. Se