Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi, ne trompante min mem, estus skribinta ĉion, kion mi sentis kaj pensis, mi eĉ ne povus morti kviete. Mi devus enŝlosi mian taglibron en feran kofron kun duobla seruro, kaj mi ne malfermus ĝin, eĉ se oni min pendigus pro tio!

Se mi iam malvarmumetus, kaj fariĝus nur iomete febra, mia penso tuj alflugus al la taglibro, kiun mi kaŝis sekrete. Se tiu malvarmumo progresus malbone, fariĝus ĉu pneŭmonio ĉu alia danĝera malsano, kaj mi estus tuj mortanta… ne, mi ne suferus de febro pli ol de la taglibro, kiun mi lasos post mia morto; mi ja ne povus morti, se mi ne estus forbruliginta ĝin!

Nenia scienculo de neniu lando diras, ke la homo mortas nur post longa kuŝado sur lito de malsano. Jes, la morto ne distingas junan de maljuna; ĝia alveno ne atendas eliron de enspiro. tiel pensante, pli kaj pli mi konfuziĝas pro la taglibro; ĉiun spiradon mi sentas ĉagrene, mi eĉ ne povas ĝui trankvilan, plenan spiradon.

Eble oni dirus:

Tion vi vere sentis, tion vi efektive pensis, kaj tion vi skribas tute honeste tiel, kiel vi sentis aŭ pensis, — sufiĉe, tre bone, tiel vi estas prava, ĉu ne? Ha, kion mi diros?

Jes, certe! mi nur povos diri. — Jes, ĝuste tiel! Nur se oni skribus honeste kaj senafekte ĉion, kion oni sentis kaj pensis, oni farus bonan