Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

taglibron, kaj tiamaniere formiĝus indaj memoraĵoj.

Mi bone komprenas, sed mi neniam povas praktiki. Ho, kia kompatinda besto! Ido de l’ peko! Kio okazis al mi hodiaŭ en tramĉaro, kiam mi estis revenanta de Kanda strato? Kion mi pensis pri la fraŭlino, kiu tiam kunveturis en la ĉaro? Mi pensis:

Ha, belulino! Tiu ĉi fraŭlino estas efektive bela. Kvankam la nazo estas iom kritikebla, — mi ne estu tro postulema, — certe, multe pli bela ol mia edzino. Se mi povus edziĝi kun tiu ĉi fraŭlino, mi estus tre feliĉa, mi estus kontenta, eĉ se oni malmultigus mian salajron ĝis duono.

Kies filino do? Kie ŝi loĝas? Mi eksciu ŝian domon, por ke mi povu fianĉiĝi kun ŝi, kiam mia edzino estos mortinta.

Ŝerco? Ne, tute ne! Mi serioze tiel pensis; tiam en mia koro plu ne ekzistis la edzino, la mondo, moralo, prudento, ĉio; mi nur rigardadis tute ensorĉite tiun fraŭlinon kaj prisonĝis la ĝojajn tagojn de edziĝo. Dume, neatendite, ĉe la haltejo de Iidabashi la fraŭlino eliris.

Mia malsaĝeco estas senmezure granda! Mi tiel malĝojis, ke mi preskaŭ ekploris, kaj forgesante la vidon de la publiko, mi elmetis la kapon el la fenestro, sekvis ŝin per okuloj