Paĝo:Toŝio - Japanaj Rakontoj, 1923.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rigardegantaj, kaj deziris, ke ŝi donu unu rigardeton al mi.

Ĉu tion mi povas enskribi en mian taglibron? Sed efektive, hodiaŭ nenia afero estis pli grava ol tio, nenion mi pensis pli serioze ol tion. Kaj mi tion ne skribas! Kia senutila taglibro! Kion mi faras per tia malvera taglibro!

Tamen, kiel mi kuraĝus noti tian ridindan aferon? Kion dirus miaj amikoj, se ili vidus ĝin? Antaŭ ĉio, kio okazus, se mia edzino tion eklegus? — Tiam, nur morti mi povus!

Kial? — Mi estas nepardonebla pekulo, mi ofendis virgulinon, mi edzo faris adulton, eĉ mortigis la edzinon, ĉu ne?

Malsaĝegulo de tridek-du jaroj!

Kian malnoblan ideon mi portas! Kiel hontindan penson mi vokas al mi! Mi, malestiminda, riproĉinda, pendiginda pekulo!

Mia patro estis sufiĉe diboĉema, diris mia patrino. Sed mi, multe pli… mi eĉ adultas tre ofte, almenaŭ en koro.

Malforta, frivolanima sentaŭgulo! Mi abomenas min mem. Neniel la konscienco kaj la pasio unuiĝas ĉe mi. Kontroli pasion mi tute ne povas. Kial?

Okamura ektremas kaj la okulojn fiksas al la muro.

Lia vizaĝo paliĝas, liaj lipoj tremas. Kvazaŭ akvo trafluas sur la dorso, li sentas malvarmon.