Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Tri-kvin-sep minutoj pasas. Okamura senmove sidas kun la okuloj fikse rigardantaj. Subite, kvazaŭ mortinto malfermas la okulojn, li ekkrias — um!
Li prenas novan plumon el la kesteto, sed nur tenante ĝin en la mano li ree rigardegas la muron.
Tri-kvin-sep minutojn!
Okamura sidas senmove.
Tradukis Sh. Minakami
(El „Japana Esperantisto“, N-o 4, 1909.)
————————