Paĝo:Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La landestro Olego venis al milito kaj vojaĝis per ĉevalo. Unu fojon li renkontis tre multescian homon kaj diris: “Saĝulo, diru al mi ĉi tion: Ĉu estontece mi fartos bone? Kiel mi mortos?”

La saĝulo diris: “Ho reganto! Vi iĝos grandioza kaj potenca. Vi venkos ĉiujn viajn malamikojn. Vi regos la teron kaj la maron. Neniu povos venki vin. Sed vi mortos pro ĉi tiu ĉevalo de vi.”

Reganto Olego ŝatis tiun ĉevalon, kaj li estis malfeliĉa pro tiu novaĵo. Sed li diris jene al siaj soldatoj: “Miaj homoj, donu al mi alian rajdobeston. Forigu la ĉevalon de mia apudo. Mi ne volas vojaĝi per ĝi, kaj mi ne volas vidi ĝin. Sed mi volas, ke ĝi fartu bone.”

La milito finiĝis. Kiam multaj jaroj pasis, Olego kaj liaj multaj soldatoj kune manĝis kaj parolis. Olego demandis “ĉu mia ĉevalo fartas bone?” Sed li lernis, ke tiu ĉevalo mortis antaŭ multe da tempo…

Tio estis tre stranga afero al la reganto. Li diris “Mia ĉevalo mortis, sed mi ankoraŭ vivas. Diable! Tiu saĝulo estas aĉa kaj stulta! Mi volas vidi la mortintan beston!”

Olego vojaĝis, kaj ekvidis la malvivan beston. Kiam li alvenis ĉe sia ĉevalo… ha! Estis serpento ĉe la malviva ĉevalo! Ĝi mordis la reganton kaj ellasis venenon. Reganto Olego mortis ja pro tio.