Paĝo:Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Poemo: a, pilin mi o (Ho, mia kor’)

Mallonge antaŭ ol publikigi Esperanton en 1887, L. L. Zamenhof verkis ĉi tiun poemon:

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!

Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’!

Jen tokipona versio de la sama poemo, kun laŭvorta traduko reen al Esperanto. La signifo estas iom ŝanĝita, por ke ĝi povu funkcii kiel memstara tokipona poemo.


a, pilin mi o tawa wawa ala,
o awen insa a lon sijelo!
tan ni la lawa mi li lawa ala,
a, pilin o!

a, pilin mi o! pali suli ni li
ken ala ken e ni: mi kama jo
e wile suli mi? o tawa lili,
a, pilin o!

Ho, mia koro, ne moviĝu vigle,
restu ja ene, en la korpo!
Pro tio mia kapo ne regas,
ho, koro!

Ho, mia koro! Ĉu tiu ĉi longa laborado
ebligos, ke mi ekhavos
mian deziregon? Moviĝu malmulte,
ho, koro!