Paĝo:Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Propraj nomoj

Oni skribas proprajn nomojn en kartuŝo. En ĉi tiu ovala formo, ĉiu signo reprezentas nur la unuan literon de sia vorto.

Kiam vi skribas proprajn nomojn, vi rajtas laŭplaĉe elekti ajnan signon, kiu ŝajnas taŭga al vi. Ekzemple, se vi havas la literon w en via nomo, vi povus uzi waso se vi ŝatas birdojn, aŭ wawa se via forteco estas grava al vi.

Ĉi tiu frazo montras unu manieron por skribi “Kanado”:

ma Kanata li suli
Kanado estas granda.

  1. ku: La komunumo kreis sitelen-pona-signojn por multaj ne-puaj vortoj. Ekzemploj de du elstaraj tiparaj projektoj estas linja sike de lipamanka kaj linja suwi de jan Ana.

    (Kelkaj el la plej oftaj ne-puaj signoj estas sur paĝo 149)