Tokipono: La lingvo de bono/Aldonaĵo: nimi ku suli pi pu ala

El Vikifontaro
de Sonja Lang
Tradukita de Spencer van der Meulen
(p. 148-149)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Aldonaĵo: nimi ku suli pi pu ala

Noto de la tradukinto: Ĉi tiuj ne-puaj vortoj estas menciitaj de pli ol 40 % de la respondintoj en esplorenketo, kiun Sonja faris en la tokipona komunumo. Vi povas mem elekti laŭ via propra stilo kaj prefero, ĉu vi volas uzi ilin. Se vi ŝatas la minimumismon de la pua stilo, vi povas bone elturniĝi sen la ĉi-subaj vortoj. Kaj aliflanke, se iuj aŭ ĉiuj el la vortoj plaĉas al vi, vi povas uzi ilin sciante, ke plejparto de la tokiponistaro komprenos vin senprobleme.


epiku mojosa, mirinda
jasima reflekti, renversa
kijetesantakalu lavurso, musteloidoj
kin ankaŭ, cetere
kipisi dividi, fendi, tranĉi, dividaĵo, tranĉo, parto
kokosila krokodili (paroli alian lingvon ol Tokiponon en tokipona medio)
ku interagi kun Toki Pona Dictionary (libro de Sonja Lang)
lanpan (for)preni, (ek)kapti, ŝteli
leko kvadrato, kubo, bloko, ŝtupo, briko
meso averaĝa, modera, meza, mezgranda, mezkvalita, ordinara
misikeke medikamento, kuracilo, kuraci, pilolo, medicina
monsuta timiga, timigaĵo, monstro, timinda sovaĝbesto, demono, maltrankviliga
n hm, nu
namako aldona, aldonaĵo, spico, salo, ornamaĵo, bonuso, kroma, speciala
oko okulo, vidkapablo
soko fungo
tonsi neduuma, neduumulo, genre nekonforma persono, transgenrulo, interseksulo
En 2022 ĉi tiuj estis la plej oftaj signoj en sitelen pona por la apudaj ne-puaj vortoj. La komunumo ankoraŭ ne tute konsentas pri la signoj de ĉiuj vortoj ĉi tie, do atentu, ke la plej akceptata signo de iu vorto povus esti malsama post iom da tempo.


epiku jasima kijetesantakalu kin
kipisi kokosila ku lanpan
leko meso misikeke monsuta
n namako[1] oko
soko tonsi

  1. La maldekstra namako estas uzata ekde 2016, kaj la dekstran Sonja elpensis por propra uzado kaj publikigis en 2022.
 

Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo CC0 1.0 Ĝenerala.

La persono, asociinta verkon al ĉi tiu dokumento, dediĉis la verkon al la publiko per rezigno pri ĉiuj siaj rajtoj por la verko, ekzistintaj tutmonde laŭ la aŭtorrajta leĝaro, inkluzive ĉiujn rilatajn kaj najbarajn rajtojn, ĝis la amplekso permesita de leĝaro. Vi rajtas kopii, modifi, distribui kaj efektivigi la verkon, eĉ por komercaj celoj, ĉion sen peti permeson.