Ĉi tiu paĝo estas provlegita
p. 57 (Leciono 14: Koloroj kaj la)
- ku: Laŭ mia opinio, ne gravas, ĉu oni uzas komon antaŭ la, post la aŭ tute ne uzas ĝin. Tio estas nur persona elekto pri stilo.
p. 60 (Leciono 15: Lokvortoj)
- ku: La pua libro enkondukas iom strangan uzmanieron de noka, kiu ne kongruas kun ĝia tradicia uzmaniero. Oni multe pli ofte uzas noka kiel “kruro, piedo” kaj anpa kiel “suba loko, malsupra parto”.
p. 62 (Leciono 16: Partikuloj kaj perspektivoj)
- Pri “gefrata”, vidu la piednoton sur paĝo 144.
- ku: En pua stilo, la partikulo li povas enkonduki novan verbon por triapersona subjekto, sed se la subjekto estas mi aŭ sina, oni komencas novan frazon. Tio estas restaĵo de tio, ke li estis origine markilo por tria persono. Multaj parolantoj plilarĝigis la uzmanieron de li tiel, ke ĝi povas enkonduki novan verbon, eĉ se la subjekto estas mi aŭ sina.
- pua stilo:
jan li toki li moku. La persono parolas kaj manĝas. mi toki. mi moku. Mi parolas kaj manĝas.
- Pli larĝa uzado de li:
jan li toki li moku. La persono parolas kaj manĝas. mi toki li moku. Mi parolas kaj manĝas.