Paĝo:Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konduton de pi al kunmetado en Esperanto. Ekzemple, komparu:

pali jan wan unu persona projekto (unu projekto de iu homo)
pali pi jan wan unupersona projekto (projekto farita de unu homo)
waso kule tu du buntaj birdoj
waso pi kule tu dukolora birdo
Cetere, ekzistas tute alia uzmaniero de pi, laŭ la strukturo A pi B en C. Ĝi estas tre malnova uzmaniero de pi, kiun kelkaj daŭre uzas. Tamen, multaj parolantoj malŝatas uzi ĝin. Ekzemple, linja pi ma en sewi estas unu maniero por diri “horizonto”, kaj musi pi kiwen walo en kiwen pimeja estas unu maniero por diri “ŝako”.


p. 51 (Leciono 11: pi)

ku: Ĉi tiu proverba tokipona klerulo atentu ankaŭ la uzadon en la tokipona komunumo.


p. 54 (Leciono 13: Antaŭverboj)

ku: Aliaj ekzemploj de antaŭverboj uzataj en la komunumo estas alasa, open, pini kaj tawa:
o alasa lukin e lipu. Provu legi la dokumenton.
mi open seli e pan. Mi komencis kuiri rizon.
sina pini moku e kili. Vi finis manĝi la kumkvaton.
mi tawa moku e kala. Mi iras manĝi marfruktojn.