Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
- Transitivverba stilo:
- o kepeken ala e ilo ike. aŭ o kepeken e ilo ike ala.
- Multaj parolantoj uzas prepoziciojn ankaŭ kiel substantivojn.
- Ekzemple:
mi sona ala e tan. Mi ne scias la kialon. mi toki e lon. Mi diras la veron.
p. 40 (Leciono 8: Prepozicioj)
- ku: Mi mem uzas la prepozicion lon en tre larĝa signifo. Oni povus esprimi la ekzemplon mi toki lon toki pona ankaŭ per mi toki kepeken toki pona, kaj multaj tokiponaj parolantoj preferas tion. Mi mem uzas lon ankaŭ, kiam mi parolas “pri” io: mi toki lon kili. Mi parolas pri karotoj.
p. 43 (Leciono 9: Propraj nomoj)
- ku: Por “ĉina virino” multaj homoj opinias, ke estas pli klare diri meli pi ma Sonko aŭ meli tan ma Sonko aŭ meli pi kulupu Sonko. Tio evitas, ke oni miskomprenus ĝin kiel “virino, kiu nomiĝas Sonko”, ĉar la ĉefa interpreto de “[substantivo] [Nomo]” estas “[substantivo], kiu nomiĝas [Nomo]”.
p. 49 (Leciono 11: pi)
- ku: Kvankam la partikulo pi ĉi tie havas la tradukon “de”, estus pli precize dirite, ke pi aligrupigas modifilojn. Kiel la ekzemploj montras, ĝi ne kondutas ekzakte same kiel la esperanta vorto “de”. Eble povus esti utile kompari la