Paĝo:Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

p. 33 (Leciono 6: Pli da adjektivoj)

Noto de la tradukinto: Tokipona gramatiko ne distingas inter adjektivoj, adverboj kaj netransitivaj verboj. Tial en la vortlistoj en ĉi tiu libro la vortoj, kiujn oni kutime tradukas per netransitivaj verboj, estas markitaj kiel adjektivoj kaj havas tradukojn, kiuj finiĝas je “-anta”. Ekzemple, mi lape (“mi dormas”) estas analizebla kiel “mi estas dormanta”.


p. 37 (Leciono 7: Demandoj kaj respondoj)

ku: Kelkaj homoj faras ĉu-demandojn per nur intonacio, sen aldoni anu seme aŭ uzi la ala-metodon. Kvankam tio povas okazi spontanee en kelkaj situacioj, mi ne rekomendus tion kiel la ĉefan manieron por fari ĉu-demandojn, aparte se oni skribas.
Aldone al la metodo ripeti la verbon por diri “jes”, oni ankaŭ tre ofte aŭdas lon kun la signifo “jes, tio estas vera”.


p. 39 (Leciono 8: Prepozicioj)

ku: En fruaj jaroj de tokipona historio, oni uzis kepeken kaj kiel prepozicion (sen e) kaj kiel transitivan verbon (kun e). Poste iuj provis fari tiel, ke kepeken estu uzata nur kiel prepozicio, t.e. sen e. Nuntempe iuj homoj uzas kepeken e, kvankam la plejmulto uzas kepeken nur kiel prepozicion. Povas esti, ke ambaŭ metodoj havas siajn avantaĝojn.
Prepozicia stilo:
o kepeken ala ilo ike.o kepeken ilo ike ala.