Saltu al enhavo

Paĝo:Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

p. 25 (Leciono 4: Vi kaj mi)

ku: Ĉi tie la vorto mi estas prezentita kun la signifo “mi, ni”. Mi ŝatus substreki, ke singulareco ne estas la normo en Tokipono.


ku: Ĉi tie la libro jam instruis la vortojn meli kaj mije. La tokipona komunumo aldone kreis trian vorton, tonsi, kaj mi subtenas ĝin. Vidu ĝian difinon en la aldonaĵo (nimi ku suli pi pu ala) sur paĝo 148.


p. 28 (Leciono 5: Verboj)

ku: La vorto kute ja povas signifi obei, sed ankaŭ aliaj perceptaj verboj kiel lukin povas esti uzataj por obei, ekzemple se oni komunikis la ordonojn per vidaj rimedoj (ekz. per skribaĵo aŭ mansignoj).


Noto de la tradukinto: Gramatike spertaj legantoj eble rimarkis, ke en ĉi tiu libro la vorto “verbo” ofte referas specife al transitivaj verboj. (En Tokipono tio estas vorto, kies signifo ne ŝanĝiĝas, se oni metas e post ĝi.) Vidu ankaŭ mian noton pri netransitivaj verboj en la sekva leciono, sur paĝo 33.


p. 32 (Leciono 6: Pli da adjektivoj)

ku: Pli precize, la vorto pu priskribas rilaton kaj interagon inter persono (jan pu) kaj la libro (lipu pu). En malformala uzado, iuj uzas la vorton pu kiel nomon de la libro mem aŭ por la variaĵo de Tokipono, kiun ĝi prezentas.