Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝuojn kaj ekiris. La hejmuloj akompanis ilin post vilaĝan baraĵon, adiaŭis, kaj la maljunuloj ekiris voje.

Eliseo eliris kun gaja humoro, kaj apenaŭ li deiris de la vilaĝo, li forgesis ĉiujn siajn aferojn. Sola penso estis ĉe li, ke li komplezu al la kamarado dum vojaĝo, ke li ne diru al iu maldelikatan vorton, ke li atingu celatan lokon kaj revenu hejmen en paco kaj en amo. Eliseo iras sur vojo kaj ĉiam murmuras preĝon aŭ ripetas parkere sanktulajn biografiojn, kiujn li scias. Kaj se li renkontiĝas voje kun iu homo aŭ venas dormolokon, li penas esti afabla kun ĉiu kaj paroli vortojn piamaniere. Li iras, ĝojas. Solan aferon Eliseo ne povis fari. Li volis ĉesi flari tabakon kaj restigis tabakujon hejme, sed li ekenuis. Voje iu homo donis al li tabakon. Kaj de tempo al tempo li postiĝas je kamarado, por ke ne pekigi lin, kaj flaras.

Efimo iras ankaŭ bone, ne faras malbonaĵon kaj ne parolas malseriozaĵojn; sed li ne havas facilecon en la animo. La zorgoj pri hejmaĵo ne eliĝas el lia kapo. Li ĉiam rememoras, kio estas farata hejme. Ĉu li ne forgesis ion ordoni al la filo, aŭ ĉu la filo tiel faras. Se li vidas voje, ke oni plantas terpomojn aŭ oni veturigas sterkaĵon, li pensas: ĉu la filo faras tiel, laŭ lia ordono. Nu, eĉ, li revenus kaj ĉion montrus kaj mem farus.

III.

La maljunuloj iris kvin semajnojn, eluzis hejmajn bastajn ŝuojn, jam aĉetis novajn; kaj ili venis al malgrand-