Saltu al enhavo

Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

rusoj. Ĝis nun ili iris, pagis por dormoloko kaj por tagmanĝo, sed kiam ili venis al malgrandrusoj, oni invitis ilin konkure. Kaj oni akceptas, nutras, ne prenas monon, sed ankoraŭ metas panon en sakojn por vojaĝo, iafoje eĉ metas pastelojn. La maljunuloj iris tiel sepcent verstojn; ili trairis ankoraŭ unu gubernion kaj venis en lokon, kie estis malbona rikolto. Oni akceptadis ilin kaj eĉ ne prenis monon por dormoloko, sed ĉesis nutri. Kaj eĉ panon oni donis ne ĉie: ian fojon la maljunuloj ne povis ricevi panon eĉ por mono. Homoj rakontis, ke pasintan jaron nenio elkreskis. Kiuj estis riĉaj, malriĉiĝis, disvendis ĉion; kiuj vivis neriĉe—nemalriĉe, tute ruiniĝis; sed malriĉuloj eĉ forveturis aŭ iradas petante almozon aŭ hejme tute mizeras; oni manĝis vintre grenventŭmaĵon kaj atriplon.

Unu fojon la maljunuloj pasigis nokton en unu vilaĝeto, aĉetis dekkvin funtojn da pano kaj eliris matene tre frue, por ke trairi kiel eble pleje ĝis tagmezo. Ili pasis dek verstojn kaj aliris al rivereto; ili sidiĝis, ĉerpis akvon per taso, trempis panon, manĝis kaj ŝanĝis ŝuojn. Ili sidis, ripozis. Eliseo elmetis tabakujon. Efimo Taràsoviĉ balancis la kapon.

— Pro kio, li diras, vi ne ĉesas tian malbonaĵon.

Eliseo eksvingis la manon.

— La peko, li diras, superfortis min; kion fari!

Ili sin levis, ekiris pluen. Ili pasis ankoraŭ dekon da verstoj. Ili venis grandan vilaĝon, trairis ĝin tutan. Kaj jam fariĝis varmege. Eliseo laciĝis, ekvolis ripozi kaj trinki, sed Taràsoviĉ ne haltas. Rilate iradon Taràsoviĉ