Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nur la virino kuŝis, sed ankaŭ ŝi rekonsciiĝis trian tagon kaj komencis peti manĝi.—Nu, pensas Eliseo: mi eĉ ne opiniis perdi tiam da tempo; nun mi ekiras.

VI.

Kvaran tagon estis fino de fasto; kaj Eliseo pensas: nu mi jam festu finon de fasto kun la homoj, mi aĉetos al ili ion por festo kaj vespere mi ekiros. Denove Eliseo ekiris vilaĝon, aĉetis lakton, tritikan farunon, sebon. Kun la maljunulino li kuiris, bakis; matene Eliseo ĉeestis diservon, revenis, manĝis malfastan manĝaĵon kun la homoj. Ĉi tiun tagon la virino sin levis, komencis paŝi. La vilaĝano sin razis, vestis puran ĉemizon—la maljunulino lavis ĝin—kaj li ekiris vilaĝon al riĉa vilaĝano peti favoron. Al la riĉa vilaĝano estis prodonitaj falĉota herbejo, rikoltota kampo, kaj la vilaĝano ekiris peti, ke li redonu la herbejon kaj la kampon. La mastro revenis vespere malgaja kaj ekploris. La riĉa. vilaĝano ne indulgis lin, diris, ke li alportu monon.

Denove Eliseo enpensiĝis. Kiel ili, li pensas, vivos nun? Homoj ekiros falĉi, kaj ili havas nenion por falĉi: falĉota herbejo estas prodonita. Sekalo maturiĝos, homoj komencos rikolti (kaj kia bona sekalo elkreskis ĉi tiun jaron!), kaj ilia rikoltaĵo estas vendita al la riĉulo. Se mi foriros, ili denove malordiĝos.—Eliseo pripensis kaj ne ekiris vespere,—prokrastis ĝis mateno. Li ekiris dormi korton. Li preĝis, kuŝiĝis, sed tute ne povas dormi. Jen necesas ekiri—jam nun li elspezis multon da mono kaj