Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

da tempo—jen li kompatas la homojn. Ja, vere, li ne povas monhelpi ĉiujn. Li volis alporti al ili akvon kaj doni po unu peco da pano, kaj jen kio fariĝis. Nun necesas elaĉeti falĉaĵon kaj rikoltaĵon. Sed kiam mi elaĉetos rikoltaĵon, necesos aĉeti bovinon por infanoj kaj ĉevalon por vilaĝano, por ke li povu veturigi garbojn. Nu, videble, vi, Eliseo Kuzmiĉ, tute eniĝis en embarasojn. Eliseo sin levis, prenis kaftanon el-sub la kapo, malfaldis ĝin, elmetis tabakujon, flaris (li opiniis, ke tabako purigas pensojn)—ne: li pensis, pensis, nenion elpensis. Kaj ekiri li devas, kaj la homojn li kompatas. Sed kiel agi—li ne scias. Li faldis kaftanon, metis ĝin sub la kapon kaj denove kuŝiĝis. Li kuŝis, kuŝis, kokoj jam kantis, kaj li jam komencis dormiĝi. Subite kvazaŭ iu vekis lin. Li vidas, kvazaŭ li estas tute vestita, kun la sako, kun la bastono, kaj li devas trairi pordegon, sed la pordego estas malfermita nur tiom, kiom necesas por ke sola homo povu trairi. Kaj li iras post pordegon kaj alkroĉiĝis de unu flanko per la sako; li volis dekroĉiĝi, sed alkroĉiĝis de alia flanko per pieda ĉifono, kaj la ĉifono malligiĝis. Li komencis dekroĉi, sed montriĝis, ke li ne alkroĉiĝis al la pordego: la knabineto tenas lin, krias: „aveto, aveto, panon!“ Li rigardis la piedon, kaj la knabeto tenas lin je ĉifono, la maljunulino kaj la vilaĝano rigardas el la fenestro. Eliseo maldormiĝis, ekparolis kun si mem laŭtvoĉe: „Mi elaĉetos, li diras, morgaŭ falĉaĵon, rikoltaĵon, aĉetos ĉevalon, aĉetos bovinon por la infanoj. Alie, se mi ekiros serĉi Kriston post maro, mi perdos lin en mi mem. Necesas ordigi la homojn“. Kaj