Saltu al enhavo

Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Egipta, kie ŝi estis sin savante. Ili starigis kandelojn, farigis dankan mallongan diservon. lli volis veni ĝustatempe al meso apud la Sinjora ĉerko, sed malfruiĝis. Ili ekiris monaĥejon de Abrahamo. Ili vidis Savekan ĝardenon—loko, kie Abrahamo volis oferi filon al Dio. Poste ili vizitis tiun lokon, kic Kristo aperis al Mario Magdaleno, kaj preĝejon de Jakobo, Sinjora frato. Ĉiujn lokojn montris la pilgrimanto kaj ĉie li diris, kiom da mono oni devas doni kaj kie—starigi kandelojn. Denove ili revenis hotelon kaj ĵus kiam ili komencis kuŝiĝi por dormi, la pilgrimanto komencis vekrii, trarigardadi sian vestaĵon, serĉi. Oni ŝtelis, li diras, ĉe mi monujon kun mono—estis dudek tri rubloj, li diras; du dekrublaj monbiletoj kaj tri rubloj je malgrandaj moneroj. La pilgrimanto bedaŭris, bedaŭris, kaj—kion fari? — oni kuŝiĝis por dormi.

IX.

Efimo kuŝiĝis por dormi, kaj tento atakis lin.—Oni ne ŝtelis, li pensas, monon ĉe la pilgrimanto; li ne havis monon. Li nenie donis monon. Li diris al mi doni, sed mem li ne donis, kaj prenis de mi unu rublon.

Efimo pensas tiel kaj komencas sin mem riproĉi:— Por kio, li diras, mi juĝos la homon, mi pekas. Mi ne pensos pri tio-ĉi.—Apenaŭ li forgesis, denove li komencas rememori, kiel la pilgrimanto estas rimarkema al mono, kiel malvere li parolis, ke oni ŝtelis ĉe li la monujon. Kaj li ne havis, li pensas, monon. Sola trompo.

Matepe oni sin levis kaj ekiris por frumatena meso