Paĝo:Tolstoj - Kaŭkaza militkaptito, 1912, Kabanov.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

falis flanken, tiel ĝi kuŝas, nur batiĝas per piedoj — ne povas per piedoj atingi teron; truo estas en ĝia kapo, kaj nigra sango fluas el la truo, malsekigis polvon ĉirkaŭe.

Unu tataro aliris al la ĉevalo, komencis demeti la selon. Ĝi ĉiam batiĝas,—li elmetis ponardon, tratranĉis al ĝi la gorĝon. Sango ekfluegis el la gorĝo; la ĉevalo ektremegis kaj mortis.

La tataroj demetis selon, jungilaron. La tataro kun ruĝa barbo sidiĝis sur sian ĉevalon, kaj aliaj sidigis Ĵilin’on al li sur selon; kaj por ke li ne falu, ili alligis lin per rimeno al la tataro kaj ekiris montojn.

Ĵilin sidas post la tataro, ŝanceliĝas, batiĝas per vizaĝo je malbonodora tatara dorso. Li nur vidas antaŭ si grandan tataran dorson kaj nniskolecan kolon, kaj razita tatara nuko bluas el-sub ĉapo. La kapo ĉe Ĵilin estas disbatita, sango malfluidiĝis super okuloj. Kaj li ne povas sin ordigi sur ĉevalo, nek deviŝi sangon. Liaj manoj estas tiel kunligitaj, ke doloras la klavikloj. Ili rajdis longe de monto sur monton, travadis riveron, clrajdis sur vojon kaj ekrajdis laŭ intermonto. Ĵilin volis rimarki vojon, kien oni veturigas lin,—sed la okuloj estas ŝmiritaj per sango, kaj li ne povas sin turni. Komencis vesperiĝi. Oni transveturis ankoraŭ unu riveron kaj komencis supreniĝi sur ŝtonan monton; ekodoris per fumo, hundoj ekbojis. Oni alveturis aulon (tatara vilaĝo). La tataroj malsupreniĝis de la ĉevaloj, tataraj infanoj kunvenis, ĉirkaŭis Ĵilin’on, krias, ĝojas, komencis ĵeti je li per ŝtonoj.