Paĝo:Tolstoj - Kaŭkaza militkaptito, 1912, Kabanov.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĵilin vidas, ke la afero estas malbona. La pafilo forveturis, kun sola sabro estas eble nenion fari. Li ekrajdis reen al la soldatoj — esperis forveturi. Li vidas, ses tataroj galopas de alia flanko. Li komencis deteni la ĉevalon, volis turni ĝin reen, sed la ĉevalo tiel kuregas, ke li ne povas deteni ĝin, rajdas rekte al tataroj kaj li vidas — tataro kun ruĝa barbo sur griza ĉevalo alproksimiĝas al li. Li kriegas, vidigis dentojn kaj pretigis pafilon por pafado.

„Nu, pensas Ĵilin, mi scias vin, diablojn; se vi prenos min viva, vi lokigos min en kavon, batos min per vipo. Mi ne donos min viva al vi”.

Kaj Ĵilin, kvankam li ne estis altkreska, estis brava. Li eltiris la sabron, direktis la ĉevalon rekte sur la ruĝabarban tataron, pensas: „Aŭ mi subpremos lin per mia ĉevalo, aŭ mortigos per sabro”.

Ĵilin preskaŭ atingis lin, sed oni ekpafis de malantaŭe kaj trafis la ĉevalon. La ĉevalo falegis teren, — alpremis piedon de Ĵilin.

Li volis sin levi, sed du malbonodoraj tataroj jam sidas sur li, ligas liajn manojn. Li forpuŝiĝis, forĵetis de si la tatarojn, sed ankoraŭ tri tataroj malsupreniĝis de ĉevaloj, komencis bati lin je kapo per pafilŝtipoj. Malheliĝis al li en okuloj kaj li ekŝanceliĝis. La tataroj ekkaptis lin, prenis de seloj rezervajn ĉevalajn ventrozonojn, ligis al li la manojn post la dorso kaj ektiris lin al selo. Ili forbatis de li ĉapon, demetis botojn, traserĉis ĉion, elmetis monon, horloĝon, disŝiris tutan vestaĵon. Ĵilin ekrigardis sian ĉevalon. Kiel ĝi, malfeliĉa,