Paĝo:Tolstoj - Kaŭkaza militkaptito, 1912, Kabanov.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj ili ekveturis antaŭen sur la vojo. Ili veturas sur stepo, interparolas kaj ekrigardadas flankojn. Estas malproksime vidate ĉirkaŭe.

Kiam la stepo finiĝis, la vojo montriĝis en intermonto. Ĵilin diras:

— Necesas surveturi sur monton, ekrigardi; alie, eble, oni elsaltos el-post monto, kaj ni eĉ ne rimarkos.

Kostilin diras:

— Por kio rigardi? ni ekveturu antaŭen. — Ĵilin ne obeis lin.

— Ne, li diras, vi atendu malsupre, kaj mi nur ekrigardos.

Kaj li ekrajdis maldekstren, sur monton.

La ĉevalo sub Ĵilin estis ĉasista (li pagis por ĝi cent rublojn, kiam ĝi estis ĉevalido, kaj li mem edukis ĝin); la ĉevalo suprenigis lin sur monton kiel sur flugiloj. Apenaŭ li surgalopis monten, vidas — antaŭ li mem staras tridek tataroj rajde sur ĉevaloj. Li ekvidis, komencis turni ĉevalon reen; la tataroj ankaŭ ekvidis lin, sin ĵetis al li kaj mem, galopante, elmetas pafilojn el pafilingoj. Ĵilin ekgalopis de la monto je tuta forto kaj krias al Kostilin.

— Elmetu la pafilon! — kaj li mem pensas pri sia ĉevalo: „nu, karulo, veturigu, ne alkroĉiĝu per piedo, se vi faletos, — mi pereos. Se mi atingos pafilon, mi ne donos min al ili”.

Kaj Kostilin, anstataŭ atendi lin, apenaŭ li ekvidis tatrojn, ekveturegis je tuta forto al la fortikaĵo. Li batas ĉevalon per vipo jen sur unu flanko, jen sur alia. En polvo estas nur vidate, ke la ĉevalo turnas voston.