Paĝo:Tolstoj - Kaŭkaza militkaptito, 1912, Kabanov.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

panantaj soldatoj iris el fortikaĵo en fortikaĵon, kaj meze de soldatoj veturis vojaĝantoj.

La afero estis somere. Frumatene veturiloj kunveturis apud fortikaĵo, akompanontaj soldatoj eliris, kaj oni ekveturis. Ĵilin rajdis, veturilo kun liaj havaĵoj veturis en veturilaro.

Oni estis veturontaj dudek kvin verstojn. La veturilaro veturis malrapide; jen la soldatoj haltis, jen rado defalis de akso, jen ĉevalo haltis, kaj ĉiuj staras, atendis.

Jam pasis tagmezo, kaj la veturilaro traveturis nun duonon da vojo. Polvo, varmego; la suno bruligas; nenio estas, kie rifuĝi. Nuda stepo; nek arbo, nek arbetaĵo estas sur la vojo.

Ĵilin ekveturis antaŭen, haltis kaj atendas, kiam la veturilaro ĝisveturos. Li aŭdas, ke oni ekludis per korno malantaŭe, — denove oni staras. Ĵilin pensis: „se mi forveturos sola, sen soldatoj? Mia ĉevalo estas bona, se tataroj atakos min, mi forgalopos. Aŭ ne veturi sola!…”

Li haltis, meditas. Alia oficiro Kostilin, kun pafilo, alveturas al li rajde kaj diras:

— Ekveturu, Ĵilin, ni solaj. Ja estas tute neeble, mi deziras manĝi, kaj estas varmego. Mia ĉemizo estas tute malseka pro ŝvito. — Kaj Kostilin estas homo dika, grasa, tuta ruĝa, kaj ŝvito fluas sur li. Ĵilin pensis iom kaj diras:

— Ĉu via pafilo estas ŝargita?

— Ŝargita!

— Nu, ekveturu. Nur kondiĉo — ne disveturi.