Paĝo:Tolstoj - Kaŭkaza militkaptito, 1912, Kabanov.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
KAŬKAZA MILITKAPTITO.
I.

Unu sinjoro servis en Kaŭkazo kiel oficiro. Lia nomo estis Ĵilin.

Unu fojon li ricevis leteron el hejmo. Maljunulino, lia patrino, skribas al li: „mi fariĝis jam maljuna kaj mi deziras ekvidi mian amatan filon antaŭ morto. Alveturu por adiaŭi kun mi, enterigu kaj poste, kun Dio, ekveturu por denove servi. Kaj mi trovis fianĉinon por vi: saĝa, bela, havas bienon. Se vi ekamos ŝin, tiam eble vi edziĝos kaj tute restos hejme.”

Ĵilin enpensiĝis: „efektive, la maljunulino fariĝis jam tre malsanema; eble mi ne ekvidos ŝin. Necesas ekveturi; kaj se la fianĉino estas bona, eble estas edziĝi”.

Li ekiris al kolonelo, ricevis forpermeson, adiaŭis kun kamaradoj, donacis al siaj soldatoj kvar sitelojn da brando por adiaŭo kaj pretiĝis por ekveturi.

En Kaŭkazo tiam estis milito. Estis tre danĝere veturadi sur vojoj: apenaŭ ia ruso deiris aŭ deveturis de fortikaĵo,—tataroj aŭ mortigas aŭ forkondukas lin montojn. Kaj oni aranĝis tiel, ke du fojojn ĉiusemajne akom-