Paĝo:Turgenev - Elektitaj Noveloj, 1923, Mexin.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ulo kaj ĉia fraŭlino volonte edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo.

Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je la somero oni kudris por li kaftan-on[1], je la vintro-felpelton, enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon — kaj li ricevis la oficon de kortgardisto.

Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj jen — oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue, knare — sed kien — tion nur Dio scias!

Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon, ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon de sia enigma situacio.

Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto.

Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la urba vivado. Li ne havis tro da

okupo: lia ofico konsistis en tio, ke li devis purigi la

  1. Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en Nordruslando.