korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton.
Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon oni povis trovi en la korto.
Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon, li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn — li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li povis ilin aŭdi.
Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, — ili lin timis — sed tamen li konsideris ilin „siaj“.
Ili interkompreniĝis helpe de signoj; — li plenumis akurate ĉiujn ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion, li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj; ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena viransero.
Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo, kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj —