vere gigantecan liton: ĝi ne estus kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo[1].
Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo — tableto samspeca. Ĉe la tableto — la tripieda seĝo, malalta, tiel solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis.
Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo.
Li ne ŝatis, ke oni venas al li.
Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim.
La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed ankaŭ ĉevalarmaĵisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn[2]. Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem — homo ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo. Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis, akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston.
Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila, kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se oni juĝis laŭ liaj flavaj
okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko.