Paĝo:Turgenev - Elektitaj Noveloj, 1923, Mexin.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun antaŭvespere oni trovis ie sur la strato.

„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci pensas? Eble li serioziĝos.“

„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila.

„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“

„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne malesperu.“

„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“

Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn.

„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon plezure. „Ĉu ci aŭdas?“

„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris.

Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flankkonstruaĵo kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton estis veninta… Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon.

Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando — la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo… Tatjana ne povis laŭdi sian sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne vidante ian kareson.