Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malagrabla atento rigardas lin, Fabion? — Vere, iu povus opinii, ke li komprenas itale. Mucio estis dirinta pri li, ke, paginte per sia lango, tiu malajo alportis grandan oferon — kaj pro tio posedas nun grandan forton. — Kian forton? kaj kiamaniere li povis ĝin akiri per la prezo de sia lango? Ĉi ĉio estas tre stranga! tre nekomprenebla! — Fabio iris al sia edzino en la dormoĉambron; ŝi kuŝis sur la lito, — vestita, — kaj ne dormis. — Aŭdinte liajn paŝojn, ŝi tremis, poste ĝojis pri li tiel same, kiel en la ĝardeno. Fabio sidiĝis apud la lito, prenis la manon de Valerio kaj, malmulte silentinte, ŝin demandis: kia malordinara sonĝo estis timiginta ŝin dum la pasinta nokto? ĉu ĝi similis la sonĝon, pri kiu rakontis Mucio? — Valerio ekruĝiĝis kaj rapide respondis: — Ho, ne! ne! mi vidis monstron, kiu volis min disŝiri. — Monstron? homforman? demandis Fabio. — Ne, beston… beston! — Kaj Valerio sin deturnis kaj kaŝis en la kusenon sian flamantan vizaĝon. Fabio ankoraŭ dum kelka tempo tenis la manon de sia edzino, senparole alportis ĝin al siaj lipoj — kaj foriris.

Malgaje pasigis ĉi tiun tagon ambaŭ geedzoj. Ŝajnis, ke io malluma pendas super iliaj kapoj… sed kio ĝi estas, ili ne povis diri. Ili deziris esti kune, — kvazaŭ danĝero ilin minacus; — sed kion diri unu al la alia — ili ne sciis. Fabio provis sin okupi pri la portreto, legi Arioston, kies poemo, ĵus aperinta en Ferrara, jam bruegis tra Italujo, — sed nenio sukcesis… Malfruvespere, je la vespermanĝo mem, revenis Mucio.