Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ ŝi, eliґante el malhela verdaĵo de cipreso, marmora satiruso, kun vizaĝo aliformigita per mizerĝoja rideto, almetis siajn akrapintajn lipojn al ŝalmo. Valerio rimarkeble ĝojis pri la apero de sia edzo — kaj al liaj zorgplenaj demandoj ŝi respondis, ke ŝi sentas iometan kapdoloron, ke tio tamen signifas nenion, kaj ke ŝi estas preta iri por sin pentrigi.

Fabio alkondukis ŝin en la studoĉambron, ŝin sidigis, prenis la penikon; tamen, je sia granda ĉagreno, li tute ne povis fini la vizaĝon tiamaniere, kiel li ĝin deziris. Kaj ne, ĉar ĝi estis iom pala kaj ŝajnis laca… ne; sed tiun puran sanktan esprimon, kiu tiom al li plaĉis en ĝi kaj donis al li la ideon reprezenti Valerion en la figuro de Sankta Cecilio, — li ne trovis hodiaŭ. Fine, li forĵetis la penikon, diris al sia edzino, ke li ne estas preta, kaj ke al ŝi ankaŭ ne malutilus kuŝiĝi, ĉar laŭvide ŝi ŝajnas ne tute sana, — kaj li starigis la pentrostablon kun la pentraĵo al la muro. Valerio lin konsentis, ke ŝi bezonas ripozon, kaj, ripetinte sian plendon pri kapdoloro, ŝi foriris en sian dormoĉambron.

Fabio restis en la studoĉambro. Li sentis strangan, por li mem nekompreneblan konfuziĝon. La alesto de Mucio en lia domo, alesto, pri kiu li, Fabio, mem estis petinta, lin ĝenis. Kaj ne pro tio, ke li ĵaluzus… ĉu estas eble ĵaluzi Valerion! — sed en sia amiko li ne rekonis la iaman kunulon. Ĉi ĉio fremda, nekonata, nova, kion Mucio alportis kun si el tiuj malproksimaj landoj, — kaj kio ŝajne eniĝis en lian karnon kaj sangon, — ĉi ĉiuj magiaj procedoj, kantoj, strangaj trinkaĵoj, tiu muta malaĵo, eĉ la spica odoro, kiu eliras el la vestaĵoj de Mucio, el liaj haroj, el lia spiro, — ĉi ĉio inspiris al Fabio senton, similan al malkonfidemo, eble, eĉ al timemo.

Kaj, kial tiu malajo, servante ĉe la tablo, kun tia