Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la urbo Delhi… Ŝi ne estas plu inter la vivuloj. Ŝi mortis.

— Kaj la edzo? — demandis Fabio, ne sciante li mem, kial li demandas pri tio.

— La edzo ankaŭ mortis, laŭ diro. Mi ilin ambaŭ perdis baldaŭ el vido.

— Strange! — rimarkis Fabio. — Mia edzino ankaŭ ĉi tiun nokton estas vidinta neordinaran sonĝon, — Mucio atentege rigardis Valerion, — kiun ŝi al mi ne rakontis, — aldonis Fabio.

Sed tiumomente Valerio leviĝis kaj eliris el la ĉambro. Tuj post la matenmanĝo, Mucio ankaŭ foriris, sciiginte, ke li bezonas esti en Ferrara, pro aferoj, — kaj ke li ne revenos antaŭ la vespero.

VI

Kelke da semajnoj antaŭ la reveturo de Mucio, Fabio estis komencinta portreton de sia edzino, pentrante ŝin kun atributoj de Sankta Cecilio. Li estis farinta grandajn progresojn en sia arto; la fama Luini, lernanto de Leonardo-da-Vinci, venadis ĉe lin Ferrara’n kaj, helpante lin per propraj konsiloj, redonis ankaŭ la instruaĵojn de sia granda majstro. La portreto estis preskaŭ tute preta; restis ankoraŭ fini la vizaĝon per kelkaj linioj, — kaj Fabio povus rajte esti fiera pri sia verko.

Forlasinte Mucion en Ferrara, li sin direktis al sia studĉambro, kie Valerio kutime lin atendis; tamen li ne trovis ŝin tie; li ŝin vokis, — ŝi ne respondis. Fabion ekkaptis sekreta maltrankvileco; li ŝin ekserĉis. ŝi malestis en la domo; Fabio kuris en la ĝardenon, — kaj tie, en unu el la plej malproksimaj aleoj, li vidis Valerion. Kun kapo mallevita sur la bruston, kun brakoj krucigitaj sur la genuoj, ŝi sidis sur benko, — kaj mal-