Paĝo:Turgenev - Kanto de triumfanta amo, 1908, Fiŝer.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la kapon. La geedzoj interŝanĝis longan, signifplenan rigardon. — Li ne estas plu? diris subite Valerio. Fabio tremis. — Kiel… ne estas? ĉu vi… — Li estas forveturinta? ŝi daŭrigis. Al Fabio fariĝis pli malpeze sur la koro. — Ankoraŭ ne; sed li forveturos hodiaŭ. — Kaj mi lin neniam, neniam revidos? — Neniam. — Kaj tiuj sonĝoj ne ripetiĝos? — Ne. — Valerio ree ĝoje spiris; ravplena rideto denove aperis sur ŝiaj lipoj. Ŝi etendis ambaŭ brakojn al sia edzo. — Kaj ni neniam parolos pri li, neniam, vi aŭdas, mia karulo? Kaj mi ne eliros el la ĉambro, ĝis kiam li estos forveturinta. Nun sendu al mi miajn servistinojn… kaj atendu: prenu ĉi tiun aĵon! ŝi montris perlan ĉirkaŭkolon, kuŝantan sur nokta tablo, la ĉirkaŭkolon, kiun al ŝi estis doninta Mucio, — kaj tuj ĵetu ĝin en nian plej profundan puton. Ĉirkaŭprenu min — mi estas via Valerio — kaj ne venu al mi, ĝis kiam… tiu homo estos forveturinta. — Fabio prenis la ĉirkaŭkolon — la perloj ŝajnis al li malbriliĝintaj — kaj plenumis la ordonon de sia edzino.

Poste li vagadis en la ĝardeno, el-malproksime rigardante la pavilonon, apud kiu jam komencis klopodoj de enpakado. Homoj elportadis kestojn, ŝarĝis la ĉevalojn… sed la malajo malestis inter ili. Neforigebla sento logadis Fabion por rigardi ankoraŭ unu fojon, kio fariĝas en la pavilono. Li memoris, ke en ĝia malantaŭa flanko ekzistas kaŝita pordo, tra kiu oni povas penetri en internon de la ĉambro, kie kuŝis tiun matenon Mucio. — Li ŝteliris ĉe tiun pordon, trovis ĝin nefermita kaj, disiginte la pezajn kurtenduonojn, enĵetis maldecidan rigardon.